Jaĥtohaveno Heinz Schleußer

Jaĥthaveno Heinz Schleußer estas jaĥthaveno ĉe la Rejn-Herne-Kanalo ĉe kanala kilometro 10,7 en la nova centro de Oberhausen.

Vidaĵo de la jaĥtohaveno ekde la enveturejo; en la fono la muzikalejo
Ĉe la malsupra bildorando la jaĥtohaveno kun akvariego kaj miniatur-fervojejo, viciĝas Centro, Parko kaj Areno

Post naŭmonata konstruado la tiama federaciera prezidanto de Nordrejn-Vestfalio, Peer Steinbrück inaŭguris en 2004 la jaĥthavenon, kiu nomiĝas laŭ la sindikatisto samkiel urba kaj federaciera politikisto Heinz Schleußer. La havena areo disponigas sur 110 oble 70 metroj restadejojn por 60 jaĥtoj ĉe la kajomuro kaj je boatopontoj. Je akva profundeco de 3,50 ĉe la enveturejo ĝis 2,50 metroj en la malantaŭa parto ankaŭ pli grandaj boatoj povas albordiĝi. Al la servoinstalaĵoj apartenas interalie feko-forsuĉilo, gruo kun portokapablo de 3,2 tunoj, sanitarejojn kaj provizejojn. La jaĥthavenon financis Nordrejn-Vestfalio, Eŭropa Unio kaj la urbo Oberhausen.

Tuj apud la jaĥthaveno lokas akvariego, spionadomuzeo (en la ĉambroj de la eksa Miniatur-Fervojejo Oberhausen) kaj naĝejo. Mallonge antaŭe troviĝas la butikumejo CentrO, muzikalejo kaj Gasometro Oberhausen.

Eksteraj ligiloj redakti

51.4941466.882189