Jaclyn Moriarty
Jaclyn MORIARTY (naskita en 1968) estas fantaziverkisto por junularoj, gajninto de la premio Aurealis por junulara literaturo.
Jaclyn Moriarty | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jaclyn Moriarty | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1968 (57-jaraĝa) en Sidnejo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Sidnejo - Bakalaŭro de Artoj, Bakalaŭro de Juro Universitato Yale - Magistro de Juro Kolegio Gonville kaj Caius - doktoro de filozofio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Liane Moriarty vd | ||||
Edz(in)o | Colin McAdam (en) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto verkisto de porinfana literaturo verkisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Sidnejo • Montrealo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Moriarty estis precipe konata danke al du serioj: "Ashbury/brookfield", "The Colors Of Madeline".
Vivo
redaktiMoriarty naskiĝis kaj kreskiĝis en Sidnejo, Aŭstralio, en familio de kvin filinoj kaj unu filo. Du el ŝiaj fratinoj ankaŭ estas verkistoj (Nicola Moriarty kaj Liane Moriarty). Moriarty diris ke ŝia patro instigis ŝin kaj ŝiajn fratojn kaj fratinojn por verki rakontojn, kaj ke por ĉiu kajero kiun ili plenigis, li donus al ili dolaron kaj duonon. Ŝi verkis sian unuan romaneton en la sepjaraĝa. Moriarty diplomiĝis kun akademia grado en la angla kaj Juro ĉe la Universitato de Sidnejo. Ŝi tiam specialiĝis pri juro ĉe Universitato Yale kaj doktoriĝis pri juro ĉe Universitato de Kembriĝo [1].
Dum sia studado por la doktorigo, ŝi verkis romanon nomitan "Sorry For Celia" kaj direktitan al junaj plenkreskuloj. Ŝi sendis la malneton al kvin malsamaj eldonistoj en Anglio kiuj ne jesis distribui ĝin. Ŝi revenis al Sidnejo, laboris kiel advokato kaj sendis "Sorry For Celia" al loka eldonisto, kiu publikigis ĝin en Aŭstralio, Usono kaj Britio.
Ŝi geedziĝis al Colin McAdam, kanada verkisto. Dum sia vivo ŝi vivis en Sidnejo, en Usono, en Britio, en Kanado kaj ekde 2019, ŝi denove vivas en Sidnejo.
Verkaro
redaktiAktuale en 2023, ŝiaj libroj ankoraŭ ne estis tradukitaj en Esperanton.
Ashbury/brookfield
redakti"ashbury/brookfield" estas kvaropa libroserio. La libroj rilatas unu al la alia sed ili ne estas daŭrigoj, kaj tio signifas, ke ĉiu libro havas malsaman intrigon, kiu ne nepre dependas de la intrigo de la antaŭa libro, sed ĉiuj intrigoj okazas en la sama mondo.
Ili ĉiuj rondiras ĉirkaŭ diversaj studentoj kiu ĉeestas la eksklusivan privatan lernejon, Ashbury Alto aŭ la loka ampleksa, Brookfield Alto. Multaj el la studentoj partoprenas en pli da ol unu romano, sed ĉiu romano estas malsama kaj havas malsaman rakonton. Ĉiuj romanoj estas dirita tra propra skribo de la diversa rolulo (uzante leteroj, retpoŝtoj, ekzamenaj paperoj, ktp.) [2].
La libroj en ĉi tiu serio en ordo de publikigo estas:
- Feeling Sorry For Celia (2000)
- Finding Cassie Crazy (2003; en Usono kaj Kanado ĉi tiu libro nomiĝas The Year Of Secret Assignments)
- The Murder Of Bindy Mackenzie (2006)
- The Ghosts Of Ashbury High (2009)
The Colors Of Madeline
redakti"The Colors Of Madeline (La Koloroj De Madeline)" estas trilogio en kiu du mondoj estas kombinitaj, la mondo de magio kaj fantazio kaj nia moderna mondo. Unu knabino nomita Madeleine kiu estas en la moderna mondo, korespondas tra fendo kiu ekzistas inter la du mondoj, kun knabo nomita Elliot kiu estas en la magia mondo.
La libroj en la trilogio en ordo de publikigo estas:
- A Corner Of White (2013)
- The Cracks In The Kingdom (2014-15) [3]
- A Tangle Of Gold (2016)
La unuaj du libroj en la serio gajnis la Premion Queensland de literaturo en 2014 kaj la premion NSW Premier de literaturo en 2015
Kingdoms & Empires
redakti- The Extremely Inconvenient Adventures of Bronte Mettlestone (2017)
- The Slightly Alarming Tale of the Whispering Wars (2018) [4]
- The Stolen Prince of Cloudburst (2020) [5][6]
Aliaj
redakti- Gravity Is The Thing (2019)
- I Have A Bed Made Of Buttermilk Pancakes (2004)
- The Spell Book of Listen Taylor (2007)
- Lessons in Aviation
Referencoj
redakti- ↑ Jaclyn Moriarty. Arkivita el la originalo je 2010-02-02. Alirita 2010-01-16 . Arkivigite je 2010-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-02. Alirita 2023-04-19 .
- ↑ Jaclyn Moriarty. Arkivita el la originalo je 2010-02-04. Alirita 2010-01-16 . Arkivigite je 2010-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-04. Alirita 2023-04-19 .
- ↑ “New South Wales Premier's Literary Awards”, SL Magazine 8 (4), p. 35.
- ↑ . Winners announced for the 2019 Queensland Literary Awards (en-au) (12 November 2019). Alirita 2019-11-13 .
- ↑ CBCA 2021 Book of the Year shortlists announced (en-AU) (2021-03-30). Alirita 2021-03-30 .
- ↑ 2021 Queensland Literary Awards shortlists (angle). Alirita 2021-08-04 .