Jacquou le Croquant (romano)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jacquou le Croquant (apartigilo)

Jacquou le Croquant estas franca socia romano verkita de Eugène Le Roy de marto 1896 ĝis majo 1897, kaj publikigita en 1899.

Jacquou le Croquant
1-a paĝo publikigita en 1899 en Revue de Paris
1-a paĝo publikigita en 1899 en Revue de Paris
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eugène Le Roy
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1899
Ĝenro socia romano
vdr

Temo redakti

En Perigordo en 1815, la patro de Jacquou, kiam tiu ĉi estis ok-jaraĝa, mortigas la intendanton de grafo de Nansac, estas arestita kaj mortas en punlaborejo. Ŝia patrino laboras kaj mortas pro tio. Paroĥestro instruas Jacquou kaj dungigas lin ĉe agrikulturisto. Jacquou aĉetas ringon por Lina. Li estas enfermita fare de la grafo, poste estas liberigita, sed Lina memmortigis sin. Jacquou estigas kamparanan ribelon kaj bruligas la kastelon de la grafo; arestita kun aliaj ribeluloj, li estas juĝita en Périgueux sed lia advokato senkulpigas lin, argumentante notinde pri la tiam okazanta revolucio en Parizo, kun kiu li komparas la insurekton de Jacquou.

Reveninte por loĝi en sia vilaĝo, Jacquou edziĝas kun Bertille, amikino de Lina, fariĝas lignokarbisto kaj havas dek tri infanojn.

Ag-lokoj redakti

Plejmulto el la lokoj priskribitaj en la romano ekzistas en la realo, sur la dekstra bordo de Valo de rivero Vézère:

Kinaj adaptoj redakti

Vidu ankaŭ redakti