Eugène Le Roy

franca verkisto

Eugène LE ROY (naskiĝis la  29-an de novembro 1836(nun 1836-11-29) en Kastelo de Hautefort, Hautefort (Dordogne), mortis la 6-an de majo 1907 (70‑jara) en Montignac[1]) estas franca verkisto.

Eugène Le Roy
Persona informo
Eugène Le Roy
Naskiĝo 29-an de novembro 1836 (1836-11-29)
en Hautefort
Morto 6-an de majo 1907 (1907-05-06) (70-jaraĝa)
en Montignac-Lascaux
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Eugène Le Roy
Profesio
Okupo verkisto • Category:Tax collectors vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Eugène Le Roy naskiĝis en Hautefort en Dordogne. Post supraĵaj studoj kaj staĝo en komerca firmao en Parizo, li militservis en la kampanjoj de Italio kaj Alĝerio. Reveninta al civila vivo, li eniris administracion de rektaj impostoj. Post kelkaj travivaĵoj li finis sian karieron kiel impostkolektisto en Montignac-sur-Vézère, kie li mortis.

Firma respublikano, Eugène Le Roy montriĝis tute same amanto de sia Perigorda provinco, kiun li klopodis celebri dum sia libertempo, jam kvardekjara. Du romanoj faris lian renomon: la unua, Le Moulin de Frau (1891), la dua Jacquou le Croquant, aperinta en 1901.

Eugène Le Roy estis iamaniere laŭdanto de kamparana romano: li estis konvinkita sur loka skalo havi resumon de socia historio de popolo plejparte kamparana.

La adapto de la romano Jacquou le Croquant fare de Stellio Lorenzi en 1969 en televido donis novan karieron al la verko kaj ebligis al Eugène Leroy eliris el duonombro kie li maljuste restis delonge.

Referencoj redakti

  1. Notice BNF Eugène Le Roy

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti