Malfermi la ĉefan menuon

Familio kaj frua vivoRedakti

Li devenis de eminenta familio de Kent, Anglio, kaj ĝuis amikajn rilatojn kun Egbert la 2-a, reĝo de Kent de ĉ. 765 al ĉ. 779. Li estis monaĥo, kaj poste abato, de Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury).

ĈefepiskopoRedakti

Oni konsekris lin kiel ĉefepiskopo de Canterbury la 2-an de februaro 765, ĉe la kortego de Offa, reĝo de Mercia kaj la plej potenca anglosaksa reganto. Tiutempe la reĝo de Kent agnoskis Offa kiel superulo.

Disputoj kun Offa de MerciaRedakti

En 776 Kent sukcese ribelis kontraŭ Offa. La ribelo estis eble parte instigata de Jaenbert. Poste Egbert donis plurajn bienojn al la katedralo de Canterbury. Ne post 785 Offa regajnis sian aŭtoritaton en Kent, kaj konfiskis tiujn bienojn, redonante ilin al siaj sekvantoj.

En 780 kaj 781 Jaenbert ĉeestis ekleziajn konsiliojn kie Offa prezidis.

Jaenbert rifuzis kroni Ecgfrith, filon de Offa, kiel kunreĝo de Mercia, kaj havis sian propran monfarejon ĉe Canterbury, kontraŭ la volo de Offa. Ili plue malakordis pri bienoj kaj pri la sendependo de Kent. Sekvis grava disputo. Offa levis la episkopejon Lichfield en ĉefepiskopejon, tiel ege malpligrandigante la aŭtoritaton de Jaenbert, kaj Higbert, ĉefepiskopo de Lichfield (kiu estis tute sub la influo de Offa), ekestris plurajn diocezojn antaŭe sub la ĉefepiskopoj de Canterbury.

MortoRedakti

Jaenbert mortis en 792 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury). Li estis venerata kiel sanktulo. Aethelhard sekvis lin kiel ĉefepiskopo de Canterbury.