La jakioj - hispane nomataj Yaqui [jaKI] aŭ Yoeme [joEme] - estas indiana etno, do indiĝena popolo de Ameriko, kiu loĝas precipe en kaj apud la valo de la samnoma rivero Yaqui en la meksika subŝtato Sonora kaj de Sudokcidenta Usono; krome ankaŭ ekzistas malgrandaj populacioj en la meksikaj subŝtatoj Sinaloa kaj Durango. La tribo Paskaj Jakioj (hispane Pascua Yaqui) vivas proksime de Tucson, Arizono, kaj krome membroj de la etno loĝas aliloke en sudokcidenta Usono, speciale en la usonaj subŝtatoj Nevado kaj Kalifornio. Aparte densa la loĝado estas en kaj rande de la Sonora-dezerto. Internacie la etno interalie konatiĝis per la fikciaj rakontoj de Carlos Castañeda.

Jakioj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Jakioj (fotita inter 1910 kaj 1915)
la situo de la precipa vivregiono en Sonora, kie la plej granda loĝantaro de jakioj ankoraŭ loĝas