Jakitorio (焼き鳥, やきとり, laŭvorte "rostita birdo") estas japana manĝaĵo origine farita el kokinaĵo kaj legomoj, kiujn oni ŝovas sur bastoneton kaj rostas kun spicoj. Nuntempe anstataŭ kokinaĵoj oni uzas ankaŭ diversajn viandojn kaj legomojn. Jakitorio similas al ŝaŝliko de la tjurkaj popoloj kaj de Balkano.

Tiel oni vendas jakitorion en la japana urbo Osako.

kutimaj jakitorio-variantoj redakti

  • Yotsumi 四つ身, kokina brusto
  • Atsuage tōfu 厚揚げとうふ, fritita tofuo
  • Enoki maki エノキ巻き, Samtfußrüblinge (fungoj), envolvitaj en krusteca porkoviando
  • Pīman ピーマン, verda papriko
  • Nankotsu 軟骨, kokina kondro
  • Rebā レバー, hepato
  • Tsukune つくね, kokinviandaj globetoj
  • Torikawa とりかわ, kokina haŭto
  • Tebasaki 手羽先, kokina flugilo
  • Asuparabēkon アスパラベーコン, asparago envolvita en ŝinko
  • Butabara 豚ばら, porkoventro
  • Ikada 筏, vintra cepo