Jakoba Vojo de Francio

La Jakoba Vojo de Francio aŭ pli simple Franca Vojo (en la hispana: Camiño francés) estas la plej populara el la itineroj de la Jakoba vojo, la antikva pilgrima itinero al Santiago-de-Kompostelo en Galegio, Hispanio. Ĝi iras tra Saint-Jean-Pied-de-Port ĉe la franca flanko de Pireneoj ĝis Roncesvalles ĉe la hispana flanko kaj poste daŭras dum pliaj 780 kilometroj al Santiago tra la ĉefaj urboj Pamplono, Logronjo, Burgoso kaj Leono. Tipa promenado sur la Franca Vojo daŭras almenaŭ kvar semajnojn, permesante unu-du ripozajn tagojn sur la vojo. Iuj veturas per la biciklo aŭ eĉ surĉevale.

La kvar branĉoj de la Jakoba vojo de Francio

Vojoj de la urboj Tours, Vézelay kaj Le Puy-en-Velay renkontiĝas ĉe Sankt-Jean-Pied-de-Port. Kvara franca itinero devenas de Arles, en Provenco, kaj transiras la franc-hispanan landlimon je alia punkto, inter la pireneaj urboj Somport kaj Canfranc. Ĉi tiu kvara vojo sekvas la Aragonan Vojon kaj aliĝas al la Franca Vojo ĉe Ponto de la Reĝino, sude de Pamplono, ​​en Navaro, je ĉirkaŭ 700 kilometroj de Santiago-de-Kompostelo.

En 2017 ĉirkaŭ 60% el ĉiuj pilgrimantoj vojaĝis al Santiago tra la Franca Vojo laŭ statistikoj kolektitaj de la Pilgrima Oficejo en Santiago.