Jamal Musiala

german-angla futbalisto

Jamal Musiala - naskiĝis la  26-an de februaro 2003(nun 2003-02-26) en Stutgarto, do nun 21-jara - estas german-angla profesia futbalisto, kiu havas germanan patrinon ankaŭ kun iom da polaj familiaj radikoj kaj niĝerian patron, kiu havas ankaŭ britan civitanecon - sekve ankaŭ Jamal havas kaj germanan kaj britan civitanecon. Ekde la jaro 2021 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2016 (en aĝo de 13 jaroj) ĝis 2020 (en aĝo de 17 jaroj) li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-16-, sub-17- kaj sub-21-jaruloj de la angla federacio kaj en 2018 ankaŭ membris en la teamo de sub-16-jaruloj de la germana federacio. Tuj en la unua jaro en la vira germana nacia teamo de futbalo, ĵus 18-jariĝinte, li partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, sekvajare en la Futbala Mondpokalo 2022, kaj plu interalie partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio. En ties matĉoj li rekoneblas per la ĉemiza numero "10" - ĉemiza numero kiun li jam kutime havis en la junulaj naciaj elektoj de la angla federacio.

Jamal Musiala
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 2003 (2003-02-26) (21-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Jamal Musiala en matĉo kontraŭ la japana teamo de la Futbala Mondpokalo 2022