Japana nacia teamo de futbalo
![]() |
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Japanio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
La japana nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1917. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Ĉinio en 1917. Kvarfoje sinsekve ekde la jaro 1998 la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo. La teamo ankaŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. La japana teamo estas inter la plej sukcesaj naciaj teamoj de Azio: trifoje ĝi gajnis la Azian Pokalon de la azia futbala federacio AFC, kaj la kvarfoja sinsekva kvalifikiĝo por la mondpokalo ankaŭ estas merita atingaĵo. Krome la teamo en la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo atingis la bronzan medalon pri vira futbalo.
Japana nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
![]() | ||
asocio | Japana Futbal-Asocio | |
konfederacio | AFC | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1917 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 1967 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1917 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 4 (unuafoje en 1998) | |
plej bona rezulto | okon-finalo 2002 | |
Azia Pokalo | ||
aperoj | 4 (unuafoje en 1988) | |
plej bona rezulto | venko en 1992, 2000 kaj 2004 | |
Kromnomoj
redaktiEnlande la teamo kutime estas nomata Soccer Nippon Daihjō (サッカー日本代表, laŭvorte "japanaj reprezentantoj de futbalo"), iom pli mallonge Nippon Daihjō (日本代表, "japanaj reprezentantoj") aŭ tute mallonge Daihjō (代表, "reprezentantoj"). Amaskomunikiloj kutime nomas "familia nomo de tiama direktoro + Japan" ekde kiam ili nomis tiaman teamon "Ofto Japan" kies direktoro estis Hans Ofto, la unua ne-japana direktoro. Je 19-a de oktobro 2009, ĝi oficiale ricevis la kromnomon "SAMURAI BLUE", la "samuraja bluo" [1].
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti
la teamo en 2019 |
kaj pli formale en 2022 |