Jan Anthony SAPP (naskiĝis la 12-an de julio 1954) estas profesoro en la Departemento de Biologio, Universitato de York, Kanado.[1] Liaj verkoj fokusiĝas speciale al evolucia biologio trans la klasika kadro de la novdarvinismo, kaj emfazas la fundamentan gravon de simbiozo kaj horizontala gentransigo en heredo kaj evolucio.

Jan Sapp
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1954 (1954-06-12) (69-jaraĝa)
en Halifakso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo historiisto
vdr

La verko de Sapp nome Evolution by Association (1994) estas la unua libro kiu dokumentigas la historion de simbiozo profunde.

Li poste enkondukis la terminojn "simbiomo" kaj "simbiomiko" en biologio en sia libro Genesis: The Evolutionary of Biology (2003). Li disvolvigis tiun linion de historia esplorado trans la klasika novdarvinisma biologio en sia libro pri la historio de mikrobia filogenetiko, The New Foundations of Evolution: On the Tree of Life (2009). Li estas konata ankaŭ pro sia verkado pri la krizo de la korala rifo

Verkoj redakti

  1. Sapp, Jan. (2009) The New Foundations of Evolution: On the Tree of Life. Oxford ; New York: Oxford University Press. ISBN 9780195388497.[2]
  2. (2005) Microbial Phylogeny and Evolution: Concepts and Controversies, Jan Sapp (eld.), Oxford University Press, USA. ISBN 0195168771.
  3. Sapp, Jan. (2003) Genesis: The Evolution of Biology. Oksfordo: New York : Oxford University Press. ISBN 0195156196.
  4. Sapp, Jan. (1999) What is Natural? : Coral Reef Crisis. Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 9780195123647.
  5. Sapp, Jan. (1994) Evolution by Association: A History of Symbiosis. Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 9780195088212.
  6. Sapp, Jan. (1990) Where the Truth Lies: Franz Moewus and the Origins of Molecular Biology. Cambridge [England] ; New York: Cambridge University Press. ISBN 0521365503.
  7. Sapp, Jan. (1987) Beyond the Gene: Cytoplasmic Inheritance and the Struggle for Authority in Genetics, Monographs on the history and philosophy of biology. Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 0195042069.

Referencoj redakti

  1. "Jan Sapp". York University: Graduate Program in Biology. Alirita la 23an de Julio 2018.
  2. Byrnes, W. Malcolm (Januaro–Februaro 2010). “Review: The New Foundations of Evolution by Jan Sapp”, American Scientist.