J-popo

japana muzika ĝenro
(Alidirektita el Japana popmuziko)

J-popo ([jo-popo]), mallongigo por japana popmuziko, estas muzika ĝenro kiu eniris en la muzika fluo de Japanio en la 1990-aj jaroj. Moderna J-popo havas siajn radikojn en pop- kaj rokmuziko de la 1960-aj jaroj, kiel The Beatles kaj The Beach Boys, kiu kondukis al japanaj rokmuzikaj grupoj kiel Happy End (はっぴいえんど), kiu kunfandis rokenrolon kun japana muziko en la fruaj 1970-aj jaroj.[1]

La kantistino Namie Amuro (meze) en 2005 Bankoke

J-popo estis plue difinitaj per grupoj de novonda muziko en la malfruaj 1970-aj jaroj, precipe elektronikmuzikaj grupoj kiel Yellow Magic Orchestra (YMO) kaj la pop-rokmuzika grupo Southern All Stars (サザンオールスターズ, hepburne Sazan Ōrusutaazu).[2] Iom post iom, J-popo en la japana muzika sceno anstataŭis la japanan popmuzikon de la 1920-aj ĝis la 1980-aj jaroj, nomatan 歌謡曲 (kayōkyoku, "Lirika kanta muziko"). La termino estis kreita de la japanaj amaskomunikiloj por distingi japanan popularan muzikon de alilanda muziko, kaj nun rilatas al la plejparto de japana populara muziko.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti