Japanaj Vintraj Fabeloj

Japanaj Vintraj Fabeloj estas « kolekto de pecoj de Miyamoto [Masao] nur aperintaj en gazetoj dum okdekaj jaroj. »

Japanaj Vintraj Fabeloj
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miyamoto Masao
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
vdr

Tiu libro, eldonita de SAT Parizo, presita en Japanio (1989), kaj redaktita de Yosikawa Syôiti enhavas originalajn rakontojn, pri beletraj, membiografiaj kaj historiaj temoj, verkitaj de Miyamoto Masao.

Enhavo redakti

  • Kantoj (1988, Sennacieca Revuo) Rememoroj de Miyamoto pri kelkaj 1-aj de majo.
  • Mia juno en karcero (1987, Heroldo de Esperanto) Poezio
  • Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio (1986, Sennaciulo)
  • Ŝanĝo de maŝineto (1981, Sennaciulo) Pri lia korstimulilo.
  • El mia kajero bruligota (1986, Preludo) Hajkoj
  • Pri la klasa deveno de Eroŝenko (1980, L'omnibuso)
  • Esperanto-sindromo (1987, Sennaciulo) Pri la la esperantistoj, kiu malservas per tro ami ĝin.
  • Verda Majo Pri la esperantista japanino, kiu batalis en Ĉinio kontraŭ ŝia naskiĝlando.
  • Omaĝe al Majo (1986, Hungara Vivo)
  • Iom pri "Esperanta Antologio" (1985, La Revuo Orienta)
  • Kelkaj pensoj ĉe "Ĉina Antologio 1919-1949" (1985, La Revuo Orienta) Pri la verkoj de la Ĉinaj esperantistoj.
  • Vojaĝo sur Oĥotska Maro (1987, Preludo) Poezio
  • Negravaj ( ?) korektoj pri nia historio (1987, Sennaciulo) Pri historio de SAT kaj pri Wong Kenn
  • Al Kim Jiha (1980, Hungara Vivo) Poezio al korea poeto rezistanta kontraŭ la militisma reĝimo.
  • Pak Hungyung (1986, Sennacieca Revuo) Pri la eksa viĉefministro de Korea Popoldemokrata Respubliko kaj elstara aktivulo de la esperanta-movado en la dudekaj jaroj.
  • Postredakte de Yosikawa Syôiti

Eksteraj ligiloj redakti