Jardeko de cigana integro

Jardeko de cigana integro, (Deshbersh le Romengo Anderyaripnasko en la cigana), nomata ankaŭ Jardeko de cigana inkludo estas iniciato de sep ŝtatoj de meza Eŭropo kaj sudorienta Eŭropo por plibonigo de social-ekonomia statuto kaj sociala enigo de la cigana nacieca minoritato en tiu ĉi regiono. La programo estis komencita en la jaro 2005 kun oficiala nomo Decade of Roma Inclusion 2005 - 2015 kaj ĝi estas la unua internacia projekto en Eŭropo, kiu aktive klopodas plibonigi la kvaliton de vivo de la ciganoj.

En la programo partoprenas sep ŝtatoj: Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Macedonio, Rumanio kaj Serbio kaj Montenegro.

En la jaro 2005 la registaroj de pli supre menciitaj ŝtatoj devligis sin malaltigi diferencojn inter vivkondiĉoj de la cigana kaj necigana loĝantaro kaj plu malekzistigon de malriĉeco kaj diskriminado.

Eksteraj ligiloj redakti