Jaroslava Černá, fraŭline Perutková (25.8.1959 en Hranice na Moravě, Ĉeĥio) estas ĉeĥa verkistino de romanoj, plejparte historiaj.

Jaroslava Černá
Persona informo
Naskonomo Jaroslava Perutková
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1959 (1959-08-25) (64-jaraĝa)
en Hranice
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkistoinstruisto • prozisto vd
Aktiva en Teplice nad Bečvou vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi studis en gimnazio en Hranice na Moravě, poste en social-jura lernejo en Ostrava; dek jarojn ŝi laboris kiel sociala oficistino, poste kiel instruistino en privata lernejo, fine kiel instruistino de la angla.

Ŝi gvidas rilaksan kaj astrologian centron Návrat jara (Reveno de la printempo).

Verkoj redakti

  • Anežka a král – Jediná láska Přemysla Otakara (Agnesa kaj reĝo – la sola amo de Primislo Otakaro)
  • Břetislav a Jitka – Nenávitět je snadné, milovat krásnější (Břetislav kaj Judita – malami estas facile, ami pli bele)
  • Eliška Přemyslovna – Matka Otce vlasti (Elizabeta Primislidino – Patrino de la Patro de la Patrio)
  • Jeden život nestačí (Unu vivo ne sufiĉas)
  • Johana z Rožmitálu – Na rukou jed, v srdci láska (Johana el Rožmitál – sur la manoj veneno, en la koro amo)
  • Kateřina – Elixír lásky Rudolfa II.. (Katarina – Eliksiro de amo por Rudolfo II-a)
  • Klárka v zahradě splněných přání (Klarinjo en la ĝardeno de plenumitaj deziroj)
  • Královna Žofie a Václav IV. - Láska na vratkém trůnu (Reĝino Sofia kaj Venceslao IV-a – Amo sur labila trono)
  • Královské námluvy – Anna Jagelonská, královna uherská, česká a římská (Reĝa svatado – Anna Jagello, reĝino hungara, ĉeĥa kaj romia)
  • Mikuláš, vévoda opavský (Nikolao, la duko de Opava)
  • Ohnivá královna – Bouřlivá vášeň císaře Zikmunda (Fajra reĝino – Turbulenta pasio de la imperistro Sigismundo)
  • Perchta z Rožmberka – Prokletí Bílé paní (Perĥta el Rosenberg – Damno de la Blanka sinjorino)
  • Perlová koruna – Vladařské ambice křehké choti Jiřího z Poděbrad (Perlohava krono – regnestraj ambicioj de tenera edzino de Georgo el Poděbrady)
  • Přísaha – příběh hluboké lásky (Ĵuro – rakonto de profunda amo)
  • Rozmary lásky – Poslední paní Rožmberská (Kapricoj de la amo – La lasta sinjorino en Rosenberg)
  • Santini – Peklem duše k světlu světa (Santini - Tra infero de la animo al la lumo de la mondo)
  • Sedmého sedmý (La sepan de la sepa)
  • Sekaná s malinama (Muelita viando kun framboj)
  • Týden blázna (Semajno de frenezulo)
  • Útesy (Klifoj)
  • Útesy sebevrahů (Klifoj de sinmortigintoj)
  • Václav IV. - Sám sobě nepřítelem (Venceslao IV-a – Malamiko al si mem)
  • Vladislav II. - Nečekaný vzestup zavrženého dědice (Vladislao II-a – neatendita kariero de forpelita heredinto)
  • Vraždy z vášně (Murdoj pro pasio)
  • Zakázaná láska – neposlušný syn českého krále a krásna Filipina (Malpermesita amo – malobeema filo de ĉeĥa reĝo kaj bela Filipina)

Fontoj redakti

  • Informoj pri la aŭtorino en ŝiaj libroj
  • Ĉeĥoslovaka bibliografia datumbazo
  • Aŭtoroj de Nacia Biblioteko en Prago

Eksteraj ligiloj redakti