Jatrofo

(Alidirektita el Jatropha)

Jatrofo estas genro (Jatropha) en la familio de eŭforbiacoj (Euphorbiaceae), kun ĉ. 175 specioj. Grajnoj de kelkaj specioj estas uzeblaj kiel medicinaĵoj aŭ havas manĝeblajn radiktuberojn.

Jathropa curcas

La jatrofo-specioj estas ĉiamverdaj aŭ falfoliaj arboj, arbustoj aŭ plurjaraj herboj, ofte kun dikaj kaj tuberaj radikoj.

Plej gravan ekonomian signifon havas Jatropha curcas, kiu estas kultivebla eĉ en savanaj regionoj kaj kies grajno entenas oleon en pli da 30 %. La oleo havas oktannombron de 60, dum kolzo havas 54, tiel ĝi havas tre efektive eluzeblan plantoleon. Oni kultivas la planton sur 1 miliono da hektaroj, 80 % en Azio. Oni antaŭkalkulas kultivadon en la estonto je 30 milionoj da hektaroj.

Grajnoj de (Jatropha curcas)