Jay D. Jones

usona aktoro

Jay D. JONES ankaŭ konata kiel Jay Jones, Jimmy Jay Jones kaj Jimmy Jones (naskiĝinta en 1943) estas aktoro kaj riskaktoro kiu laboris pri pluraj projektoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj inkluzive de pluraj epizodoj de Star Trek: The Original Series.

Jay D. Jones
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1942 (1942-11-30) (81-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian karieron per The Man from U.N.C.L.E. en 1967. Samjare li laboris en Star Trek. Jones tute ne konis la televidserion kiam li ricevis sian unuan rolon en Star Trek (kiel Crewman Jackson en "Catspaw"), kaj devis demandi la knabon de la najbaro kia estas lia sola linio ("mi pretas transsendi, sinjoro ") efektive signifis. Li estis dungita por la epizodo ĉar la rolo bezonis iun, kiu povis fari sian propran riskagaĵon. Post lia unua apero, li ofte estis vokita reen al la serio por pli malgrandaj partoj kaj riskagaĵo en naŭ epizodoj, ŝajne ĉar Gene Roddenberry ŝatis lin.[1]

Poste li aktoris en televidserioj Chaparral, Bonanza, The F.B.I. kaj Kung Fu. Lia lasta laboro estis en filmo A Wedding.

Notoj redakti

  1. These Are the Voyages: TOS Season Two, p. 43