Jean-Baptiste Gagnoux

Jean-Baptiste Gagnoux, naskiĝis la 4-an de aprilo 1985 en Dole. Li estas franca politikisto. Li estas urbestro de Dole de 2017. Li ankaŭ estas departementa konsiliano de 2015.

Jean-Baptiste Gagnoux
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1985
en Dole
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio UMP LR
Profesio
Okupo politikisto
Urbestro de Dole
Dum 17-an de julio 2017 –
Antaŭulo Jean-Marie Sermier
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junaj jaroj redakti

Li vivis junaĝe en Saint Aubin, estis lernanto en liceo Pasteur-Mont Roland. Lia pasio estas historio, kaj ĉefe la Dua mondmilito. Li havas "licence" (unisersitata grado post 3 jaroj da studado). Li sukcese trapasis konkurson CAPES kaj do iĝis instruisto pri historio kaj geografio en 2011. Li instruis en liceo.

Politika vivo redakti

Jean-Baptiste Gagnoux aliĝis en 2004 al UMP. En 2008, je la aĝo de 22, li estis elektita en municipa konsilio de Dole kun Gilbert Barbier kaj la opozicio. De 2011 ĝis 2016, li prezidentis "la mission locale espace jeunes", urba organo kiu zorgas pri la junuloj.

En 2014 kun la elekto de Jean-Marie Sermier kiel urbestro, li iĝis unua vicurbestro. Li respondecis pri la redinamikigo de la urba centro (komercoj, ktp) kaj zorgas ankaŭ pri la kvartalo Mesnils-Pasteur.

En 2015 li estis ankaŭ elektita kiel departementa konsiliano de kantono Dole-1.