Jean-Marie Aimot
franca verkisto kaj biografo
Jean-Marie AIMOT (naskiĝis en 1901 kaj mortis en 1968)[1] estis franca verkisto. En 1941 li honoriĝis per la sepa literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro la romano Nos mitrailleuses n'ont pas tiré ("niaj maŝinpafiloj ne pafis"). Krome li estis biografo kaj interalie verkis biografiojn de la orienteŭropa judo kaj pentristo Emmanuel Mané-Katz kaj de Henry Morton Stanley.
Jean-Marie Aimot | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Marie Aimot | |||||
Naskiĝo | 29-an de marto 1901 en Saint-Ouen-sur-Seine | ||||
Morto | 17-an de februaro 1968 (66-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | French Popular Party vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biografo • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Membro de la kunlaborista Franca Populara Partio, Aimot estis asociita kun la ekstremdekstra alo de franca politiko. Li funkciis kiel direktoro de la Franca Dokumenta Filmservo sub la Vichy-registaro.