Jean Santeuil [ʒɑ̃ sɑ̃tœj] estas nefinita romano verkita de Marcel Proust. Ĝi estis verkita inter 1896 kaj 1900, kaj publikigita post la morto de la verkinto. La unua franca eldono estis publikigita en 1952 fare de Gallimard. La unua angla versio, tradukita de la franca fare de Gerard Hopkins, estis publikigita en 1955 fare de Weidenfeld & Nicolson en la Unuiĝinta Reĝlando[1] kaj en 1956 de Simon & Schuster en Usono.[2] Ĝi unue estis presita en tri volumoj, ĉar la romano estas pli ol naŭcent paĝojn longa.

Jean Santeuil
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marcel Proust
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1952
Eldonejo eldonejo Gallimard
Ĝenro romano
vdr

La romano estas referita kiel antaŭulo al la plej signifa verko de Proust, À la recherche du temps perdu (Reserĉe al la perdita tempo) kaj teme kaj en sia intrigo, kvankam ĝi estas pli klare aŭtobiografia ol la pli postaj verkoj de Proust.

Intrigo redakti

Jean Santeuil rakontas la historion de juna viro, Jean Santeuil, kiu amas literaturon kaj poezion. La romano kronikas lian infanaĝon kaj lian eniron en la pli grandan mondon. Tio inkludas lian eniron en altan socion ene de malfrua deknaŭajarcenta Parizo kaj liajn aventurojn en aliaj lokoj, kiel ekzemple Illiers kaj Bretonio.

Temo redakti

La romano traktas la rilaton inter verkistoj kaj socio.[3]

Referencoj redakti

  1. Amazon.co.uk Retrieved 2016-01-04.
  2. Brée, Germaine (1956). “Proust, Marcel. Jean Santeuil.”, The French Review 29 (5). 
  3. Bell, William (1958). “The Prototype for Proust's Jean Santeuil”, Modern Language Notes 73 (1), p. 46–50. doi:10.2307/3043285. 

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Santeuil en la angla Vikipedio.