Jeanne Dielman (originala titolo Jeanne Dielman, 23, quai du Commerce, 1080 Bruxelles) (IFA-transskribo: ​[ʒan dilman vɛ̃ntʁwɑ ke dy kɔmeʁs milkatʁəvɛ̃ bʁysɛl], pli ofte konata simple kiel Jeanne Dielman (Komerca Kajo n-ro 23, 1080 Bruselo") estas belga-franca drama filmo el la jaro 1975 de la belga filmreĝisoro Chantal Akerman. Ĝi estas portretado dum tri tagoj de unuopa patrino kies vivo konsistas el kuirado, purigado kaj patrinado, sed kiu ankaŭ havas seksumadon kun viraj klientoj en ŝia domo ĉiun posttagmezon, por vivteni sin kaj sian filon[1].

Jeanne Dielman, 23 Quai du Commerce, 1080 Bruxelles estis unue montrita ĉe la kinfestivalo de Cannes en 1975 (Directors Fortnight) kaj estis finance sukcesa en Eŭropo. Ĝi ne povis aperi en Usono pli frue ol en 1983[2].

En decembro 2022 la revuo Sight & Sound metis la filmon en la unuan lokon ĉe la rangotabelo de la cent plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj[3], iĝante ĝin la kvara tia filmo en serio de aliaj filmoj kiel Biciklaj Ŝtelistoj, (Bicycle Thieves) Citizen Kane kaj Vertigo[4].

Sinoptiko redakti

La juna vidvino Jeanne Dielman loĝas kun sia filo Sylvain en apartamento ĉe la Komerca Kajo en Bruselo kaj gajnas monon per prostituado. Ŝia vivo estas rutina kaj enuiga. Dum ŝia filo iras al lernejo dumtage, ŝi faras la dommastrumadon kaj ricevas klientojn. Ŝi trovas la plej etan ŝanĝon en sia rutino timiga. La filmo montras tri tagojn en ŝia vivo kaj skizas ŝiajn ĉiutagajn agadojn en detalo. En la tria tago, kliento donas al ŝi orgasmon, post kio ŝi mortpikas lin per tondilo.

Produktado redakti

Filmado de Jeanne Dielman, 23 Quai du Commerce, 1080 Bruxelles prenis kvin semajnojn kaj reĝisoro Akerman nomis ĝin "ama filmo por mia patrino"[2].

Akcepto redakti

Kiam la filmo aperis por la unua fojo filmkritikisto Louis Marcorelles nomis ĝin la "unua ina majstroverko en la historio de la kinejo"[5]. Ĝi fariĝis kulta klasikaĵo kaj estis la 19a-plej granda filmo de la 20-a jarcento[6]

La usona verkisto kaj artkritikisto Gary Indiana diris ke "la brilanteco de Akerman estas ŝia kapablo teni la spektanton fascinita de ĉio normale ellasita de filmoj"[2].

Filmakademianino Ivone Marguilies, studento de Akerman, difinis la filmon kiel filmparadigmon kiu kombinas feminismon kaj elreviĝon, rimarkigante ke la filmo estis "plene en harmonio" kun la movado de la tiutempaj eŭropaj virinoj kaj ke feministaj kritikistoj bonvenigis ties "rigoran vicigon de seksa/genra politiko kun formala ekonomio—montranta kuiradon kaj kaŝantan seksumadon—... kiel impona alternativo al bonintencaj sed tradiciaj politikaj dokumentaj filmoj"[7].

Alia usona filmrecenzisto B. Ruby Riĉa diris ke "ŝi inventis novan lingvon kiu kapablas peri verojn antaŭe ne-elparolitajn"[2].

Literaturo redakti

Margulies, Ivone: Nothing happens: Chantal Akerman's hyperrealist everyday. Durham, NC : Duke University Press, 1996. – ISBN 978-0-8223-9925-4.

Referencoj redakti

  1. (en) "Jeanne Dielman, 23, Quai du Commerce, 1080 Bruxelles". MUBI. Arkivita de la originalo, la 11-an de septembro 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (en) Wakeman, John (1987). World Film Directors, Volume 2. New York: H.W. Wilson. pp. 4–5. ISBN 978-0-8242-0757-1. OCLC 16925324.
  3. (en) Ugwu, Reggie, "Chantal Akerman's 'Jeanne Dielman' Named Greatest Film of All Time in Sight and Sound Poll". The New York Times, la 1-an de decembro 2022.
  4. (en) "The Greatest Films of All Time", Sight & Sound, la 1-an de decembro 2022.
  5. Le Monde, la 22-an de januaro 1976,
  6. Mathijs, Ernest; Sexton, Jamie (2011). Cult Cinema: An Introduction. Chichester, West Sussex: Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-7374-2. OCLC 692084802.
  7. (en) Margulies, Ivone (la 17-an de aŭgusto 2009). "A Matter of Time: Jeanne Dielman, 23, quai du Commerce, 1080 Bruxelles". The Criterion Collection. Arkivita de la originalo, la 6-an de julio 2011.

Eksteraj ligiloj redakti