Jefim V. ĈESTJNAKOV (19-a de decembro 1874 - 27-a de junio 1961[1]) estis memstila rusa pentristo kaj verkisto.

Jefim Ĉestnjakov
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1874 (1874-12-19)
en Shablovo
Morto 27-an de junio 1961 (1961-06-27) (86-jaraĝa)
en Shablovo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ĉestnjakov naskiĝis kaj vivis en fora vilaĝo Ŝablovo de Kologriva distrikto de Kostroma provinco. Li estis homo de diversfkanka talento: pentristo, grafikisto, skulptisto kaj verkisto. Lia verkado obeas al tiu anima-morala bazo, kiu estas tipa por popolarto. Lia nomo en historio de rusa arto estis malfermita antaŭ ne longe de muzeistoj de Kostroma. Pli ol cent pentraĵojn, ĉirkaŭ mil grafikajn foliojn, argilajn pentritajn skulpturojn, taglibrajn notojn, literaturaĵojn - ĉion, kio konserviĝis el riĉa arta heredaĵo, oni kolektis en Kostroma provinco. Konatiĝo kun arto de la kostroma pentristo estis vera festo por amantoj de beleco. Vizitantoj de ekspozicioj en Moskvo, Sankt-Peterburgo, Turino, Florenco miriĝis pro fabelaj feinoj kun vizaĝoj de kamparanaj fraŭlinoj, pro gajaj festoj kaj festmarŝoj laŭ vilaĝaj stratoj. Apartan sukceson atingis la ekspozicio de artaĵoj de Ĉestnjakov en Parizo.

Herooj de ĉiuj liaj bildoj estas kamparanoj. La pentriso ne idealigis, sed kantis laboradon de kamparano; gloradis belecon de homa animo. Plejan parton da bildoj li omaĝis al infanoj. Estas malfacile trovi en rusa arto alian pentriston, kiu tiel ĝuste transdonis nuancojn de infanaj humoroj, artfiksi knaban rideton, malfermi animon de la malgrandaj vilaĝanoj.

Referencoj redakti