Jenő Paizs Goebel

Jenő Paizs Goebel [pajĵ gobel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paizs Goebel Jenő estis hungara pentristo. Liaj familiaj nomvariantoj estis Paizs-Goebel, Göbel.

Jenő Paizs Goebel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1896 (1896-06-04)
en Budapeŝto
Morto 23-an de novembro 1944 (1944-11-23) (48-jaraĝa)
en Ferencváros
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ödön Paizs
Okupo
Okupo pentristo
vdr
pentraĵo de Jenő Paizs Goebel: Ora erao aŭ memportreto kun kolomboj
pentraĵo de Jenő Paizs Goebel: Pantero kaj leopardo

Jenő Paizs Goebel [1] naskiĝis la 4-an de junio 1896 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de novembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Paizs Goebel studis vitropentradon en Industridesegna Lernejo en la lernojaro 1915, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1924. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Zemplényi kaj István Réti. En 1924 helpe de stipendio li vojaĝis al Parizo. Li konatiĝis kun Gyula Czimra, ili kune pentradis en Barbizon. En 1916 kaj 1926 li pentradis en Artistkolonio (Nagybánya), en 1928 li partoprenis en Artistkolonio (Szentendre). Li ricevis kelfoje premiojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Arthalo Budapeŝto (ekde 1920; en 1922 kaj 1926 kun laŭdoj)
  • Parizo (1925)
  • Barcelona (mondekspozicio, 1929, arĝenta medalo)
  • Budapeŝto (1931, 1935, 1941, 1943, 1948, 1966, 2006, 2009)
  • Szentendre (1995)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Önarckép (1923)
  • Festő és modell (Vénusz) (1923)
  • Asztalra támaszkodó önarckép (1926)
  • Szent Sebestyén (1927)
  • Fürdő nők (1928)
  • Aranykor: Önarckép galambokkal (1931, vidu la pli supran bildon!)
  • Csendélet (1932)
  • Őserdőben II (1933)
  • Szentendrei kishíd (1934)
  • Havazik (1939)
  • Lola a kertben (1942)
  • Tágranyílt szemű önarckép (1943)
  • Vízió (1944)
  • Önarckép pofaszakállal (?)

Fontoj redakti