Jenő Sugár
SUGÁR Jenő [pr. ŝuga:r] Salgó estis rumanuja hungara aktoro naskiĝinta en Marosvásárhely la 21-an de marto 1907 kaj mortinta en Ramat Gan la 12-an de oktobro 1979.
Jenő Sugár | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de marto 1907 en Târgu Mureș | |
Morto | 12-an de oktobro 1979 (72-jaraĝa) en Ramat Gan | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • Q65218872 vd | |
Lia kariero redakti
Jenő Sugár debutis en 1925 kaj li havis la unuajn siajn sukcesojn kiel komikulo en la trupo de d-ro Gyula Ferenczy en la Sikullando. Je la komenco de la 1940-aj jaroj oni forportis lin al laborservo, sed li povis dume elpaŝi en la Zsidó Színház (Juda Teatro) de Koloĵvaro. Ĝis printempo de 1948 li estis ano de la Magyar Színház de Kluĵo, inter 1949 kaj 1971 de la teatro de Oradea. En 1971 li elmigris en Izraelon, kie ĝis sia morto li estis ano de la tiea hungara teatro. Li ankaŭ reĝisoris.