Jiljov estas romantikisma ruino de plezurkastelo, kies restaĵoj situas unu kilometro oriente de kampurbo Holany en sudokcidenta parto de distrikto Česká Lípa. Ĝi estis konstruita en la unua duono de la 19-a jarcento kiel konsisto de pejzaĝaj reguligoj en ĉirkaŭaĵo de kastelo Zahrádky. Ekde la jaro 1965 ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Jiljov
plezurkastelo
Enirejo al ŝtuparejo
Oficiala nomo: Jiljov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Holany
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Jiljov
 - koordinatoj 50° 36′ 54″ N 14° 30′ 30″ O / 50.61500 °N, 14.50833 °O / 50.61500; 14.50833 (mapo)
Stilo romantikismo
Konstruado 19-a jarcento
Konstruinto Vincenc Karel Kounic
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jiljov
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

 
Suma vido al la reguligita roko

La loko estis markata kiel burgejo. Kunigis ĝin kun la senjora sidejo August Sedláček. Sed laŭ analizo de skribaj fontoj kaj rezultoj de la arkeologia esploro el la jaro 1970 la ĉi tieaj reguligoj de reliefo okazis nur en la 19-a jarcento. Ilia inicianto estis post la jaro 1820 Vincenc Karel Kounic, al kiu apartenis la kastelo en Zahrádky.

Konstrua aspekto redakti

La loko kun romantikae reguligita roko havas ovalan bazplanon. Ĉirkaŭas ĝin fosaĵo larĝa 15–32 metroj. Sur rando de insuleto limigita de la fosaĵo estis per arkelogia esploro malkovrita masonaĵo el grejsaj ŝtonoj kunigitaj per argilo, kiu havis karakteron de apogmuro.

Alirebleco redakti

Al la loko kondukas devojiĝo el blue   markita vojo el Holany ĝis Zahrádky.