Jim Deer

usona esperantisto

Jim W. DEER (naskiĝis en 1922 - mortis la 4-an de marto 1994 en Portland, Usono) estis usona esperantisto plurajn jardekojn tre aktiva en la usona Esperanto-movado.

Jim Deer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1921 (1921-11-30)
Morto 4-an de marto 1994 (1994-03-04) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li rolis kiel fakdelegito pri humanismo pli ol 30 jarojn, LKK-estro de la 57-a UK en Portland (1972), komisiito por registrado de la konversacia lingvo kadre de la Magnetofona Servo de UEA (1972-1979), kaj usona peranto de PACO, revuo de Mondpaca Esperantista Movado (MEM), kiu aperis inter la jaroj 1955 kaj 1988.