Joanne Johns

aŭstralia esperantistino

Joanne Johns estas aŭstralianino, kiu ekde la jaro 2013 estas esperantistino. Post nelonge ŝi starigis Meetup-grupon por trovi aliajn junajn Esperantistojn kaj tie ankoraŭ instruas, gvidas ludvesperojn kaj ekskursojn, kaj reklamas pri Esperanto. Ekde 2014 ŝi estas unu el du redaktoroj de la gazeto Esperanto sub la Suda Kruco.

Joanne Johns
Persona informo
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi kunorganizis la Aŭstraliajn kongresojn en 2015 (Melburno) kaj 2017 (Brisbano), kaj la Trilandajn Kongresojn en 2016 (Bandungo) kaj 2018 (Bekasi). Ŝi ankaŭ desegnis la emblemon de la IJK 2015 en Wiesbaden.

Laŭ la stato de 2020, ŝi funkcias kiel komisiito pri Landa Agado en Oceanio de TEJO, kiel vicprezidanto de la Melburna Esperanto-Asocio kaj kiel estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti