Johann Friedrich Kobe von Koppenfels

Johann Friedrich Kobe von KOPPFENFELS (naskiĝinta en 1737 en Koburgo, mortinta en 1811 en Vajmaro) estis germana juristo, sekreta konsilisto kaj kanceliero.

Johann Friedrich Kobe von Koppenfels
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1738 (1738-01-01)
Morto 1-an de januaro 1811 (1811-01-01) (73-jaraĝa)
Familio
Patro Johann Sebastian Kobe von Koppenfels
Okupo
Okupo juristoKanceliero
vdr
Der Kluge Capitalist, Nürnberg 1766

Vivo redakti

Estante filo de la kortega kaj registara konsilisto de la Duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld, Johann Sebastian Kobe von Koppenfels li studis jursciencon ĉe la Universitato de Göttingen. Poste li deĵoris tie ĝis 1716 kiel respondisto. En 1768, dekon da jaroj post la morto de edzo sia, vokis lin dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach por registrarkonsilado Vajmaron. La sekvan jaron li ankaŭ nobeliĝis. En 1772 Koppfenfelis iĝis kortega konsilisto kaj en 1776 sekreta registara konsilisto.

Ekde 1783 ekestis lia tasko gvidi la financministerion. Duko Karlo Aŭgusto nomumis lin en 1789 kanceliero kaj aljuĝis al li la titolon ekscelenco en 1804.

Krom urbopalacon proksime de la Goethe-loĝdomo en Vajmaro li posedis ankaŭ Kastelon Rohrbach situantan 13 km for en direkto nordokcidenta. La 12 jarojn pli maljuna Johann Wolfgang Goethe estis lia najbaro frekventante lin ofte en Rohrbach. Goethe krome iĝis baptopatro de lia filino Louise kaj peris ke la kortega skulptisto Martin Gottlieb Klauer kreis en 1799 ankoraŭ ekzistantan tomboreliefon por la jam en 1795 mortinta Louise.

Idoj redakti

Verkoj redakti

  • Commentatio iuris praesertim Germanici tam consonantis ŝuam dissonantis de pecunia mutuaticia tuto collocanda (kune kun aliaj)
  • Der Kluge Capitalist Oder Politisch und Rechtlicher Unterricht, wie Gelder am sichersten zu benutzen und anzulegen? (kun Karl Friedrich Tröltsch), Nürnberg 1766

Literaturo redakti