Johann Gottlieb Gottschalg

Johann Gottlieb GOTTSCHALG (vivodatoj detalaj - naskiĝo en al dua duono de la 18a jarcento - ne konatas) estis germana teologo kaj historiisto en Vajmaro, Teutleben kaj Großbrembach.

Johann Gottlieb Gottschalg
Persona informo
Okupo
Okupo pastoro
vdr

Agadoj redakti

Gottschalg verkis historion de la princoj de Saksio-Vajmaro. En ĝi li parolas ekz. pri la konfirmacio de Karlo Aŭgusto fare de ĉefdiakono kortega Johann Sebastian Gottschalg.[1] Per tiu ĉi verko li kontinuigis la kronikajn tradiciigojn de la menciita duklando fare de Gottfried Albin de Wette. Ne malverŝajnas do, ke Gottschalg estis parenco ĉefdiakona. Gottschalg estis collaborator, t.e. ofico eklezia kun kateĥista fokuso. Tuj antaŭ la ekdeĵoro de Johann Gottfried Herder en Vajmaro samfunkciis Johann August de Wette kiu iĝis en 1776 paroĥestro en Ulla (naskiĝloko de filo lia Wilhelm Martin Leberecht de Wette). Ties posteulo fariĝis Johann Gottlieb Gottschalg ĝis vokiĝo al Teutleben en la adjunktujon Hardisleben en 1782.[2]

Kiam li skribis la historion de la princujo vajmara kaj dediĉis ĝin je duko Karlo Aŭgusto li titolis sin pastoro en Großbrembach. Per la libra aperjaro 1797 oni havas samtempe la lastan sekuran indikon pri agadoj liaj. Alia skribaĵo estis de 1790, kiun li eldonis kune kun Christian Wilhelm Oemler.[3]

Verkoj redakti

Referencoj redakti