Johann Hartmann (eldonisto)
Johann Hartmann (ankaŭ: Hans Hartman; naskiĝinta la 3-an de marto 1537 en Mehlis, mortinta la 21-an de majo 1607 en Frankfurto ĉe Odro) estis germana libra presisto, vendisto kaj bindisto. En Frankfurto li nuptis ĉ. en 1561 filino de la librovendisto Ingolstadt.
Johann Hartmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1537 en Zella-Mehlis |
Morto | 20-an de majo 1607 (70-jara) en Frankfurto ĉe Odro |
Okupo | |
Okupo | presisto |
VivoRedakti
La artiste sukcesa librobindisto aldonis al sia granda frankfurta bindejo ĉirkaŭ 1585 - kaj kun la helpo de universitataj docentoj - propran eldonejon. Kune kun sia komerciste lerta filo Friedrich (* 1563) li povis eĉ konkurenci kontraŭ la suverena oficin-presprivilegio de Johann Eichorn. En 1595/96 li eĉ elfaris hebreliteran preson de la Biblio kio tre lukris kaj metis fundamenton al ekfloro de la entrepreno Druck- und Verlagshaus Hartmann Vater und Sohn. Pro marodantaj svedoj en 1631 la tuto tuj ĉesis.
GravecoRedakti
Eĉ se ilia kvalito ne egalis kun la malnovaj Eichhorn-aĵoj la hartmann-a gamo estis multe pli granda: katalogo ilia de 1606 enhavis 170 titolojn! Konata estis ankaŭ la faro de muziknotoj, de popularaj edifaj libroj, de lernolibroj kaj de malkaraj popoleldonoj de furorverkoj kiel Pfarrer von Kalenberg (de Philipp Frankfurter), Till Eulenspiegel, Doktor Faust: ili mendeblis kaj legitis ĉie en la Sankta Romia Imperio.
En 1599 startis propra preso de muziknotoj per eldono de komponaĵoj de Thomas Elsbeth. En 1600 sekvis aĵoj de Bartholomäus Gesius (sume 40 de li). Eldoneje sume faritis ne tute 120 muzikaĵpresitaĵoj. La kantoroj Johann Friderich, Johann Friderici, Georg Herbschlep, Stephan Höpner, Joachim Lyrman, Georg Pencunius, Friedrich Pittanus, Johann Postius, H.G. Schott, Georg Vechner, Johann Wehner, Johann Eccard, Bartholomäus Praetorius kaj Paul Lütkeman presigis ĉiujn siajn aferojn ĉe la Hartmann-oj.
La de Hartmann produktitaj motetoj kaj eklezikantaj libroj ja modelis por eostgermana eklezimuziko ĉirkaŭ la 1600-a jaro.
FontoRedakti
- Grimm, Heinrich: „Hartman, Hans“, ĉe: Neue Deutsche Biographie 7(1966), p. 724 (tie ĉi interrete)