Johann Heinrich Ehrhardt

Johann Heinrich EHRHARDT (ankaŭ: Erhardt; naskiĝinta la 29-an de aprilo 1805 en Zella, mortinta la 29-an de aprilo 1883 en Radebeul) estis germana inĝeniero kaj lokomotivfabrikanto.

Lokomotivo Le belge, kiun kunmetis Ehrhardt

Vivo redakti

Estante filo de fusilfaristo treniĝis en la patra ateliero antaŭ iro Belgujon en 1831 al la firmao de la fratoj Cockerill kies unuan lokomotivon Le Belge li kun aliaj muntis en la 1835-a jaro. Post frekvento de la metiista lernejo en Düsseldorf li ekdeĵoris ĉe Saksia maŝinfar-kompanio en Chemnitz kie li gvidis en 1839/40 la konstruadon de la du solaj de la menciita firmao konstruitaj lokomotivoj Teutonia kaj Pegasus por la fervojlino inter Lepsiko kaj Dresdeno. Inter 1843 kaj 1868 li estis supera maŝinestro en la servo de Saksia-silezia fervojo kaj de Saksiaj ŝtataj fervojoj. Krome Ehrhardt inventis la balaciĝanta ŝafto de duflanka bremso (1847) kaj la transporteblan pesilon por mezuri la aksan premon de veturilioj.

Ehrhardt taksatas teknika pioniro de jam establita fervojo kaj amikiĝis ege kun George Stephenson.

Fonto redakti

  • Metzeltin, Günter: "Erhardt, Johann Heinrich", ĉe: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 580 (tie ĉi interrete)