Johann Heinrich Zang

Johann Heinrich ZANG (naskiĝinta la 15-an de aprilo 1733 en Zella, mortinta la 18-an de aŭgusto 1811 en Würzburg) estis pli ol kvin jardekoj kantoro en Mainstockheim.

Johann Heinrich Zang
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1733 (1733-04-15)
en Zella-Mehlis
Morto 18-an de aŭgusto 1811 (1811-08-18) (78-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Memortabulo ĉe Blazio-kirko en Zella

Tiutempoe li komponis du kompletajn jarkolektojn da ekleziaj kantatoj. Sep el ili ankoraŭ hodiaŭ ekzistas akj troviĝas en la posedo de Bavara Ŝtata Biblioteko. Li publikigis kaligrafion, pluraj manlibrojn (Der vollkommene Orgelmacher kaj Der vollkommene Büttner oder Küfer) kaj postlasis diversajn muzajn pentraĵojn.

Vivo redakti

Estante filo de tanisto li lernis hejme la lingvojn latinan kaj helenan. Lia artista talento furoris jam lerneje kaj sekve li migris en la aĝo de 15 jaroj por la daŭro de du jaroj Lepsikon. Tie li havis kontaktojn en 1748 kaj 1749 kun Johann Sebastian Bach mem. Poste li iris Koburgon por disĉipli ĉe Johann Kilian Heller iĝonte oficisto ĉe Abatejo Banz kaj orgenisto ĉe Kastelo Hohenstein en Ahorn.

Inter 1751 kaj 1752 li deĵoris kantore en Walsdorf kaj ekde la 7.11.1752 kantore kaj instruiste en Mainstockheim.

Graveco redakti

Ne tute duonan jarcenton (1752-1801) Zang tre influis la muzikan vivon en Mainstockheim[1]. Li fondis ĥoron, kreis multajn muzikaĵojn kaj gravis ankaŭ ekster la vilaĝo danke al multo da publikigoj kaj verkoj. Krome li estis aktive pedagogo, artisto kaj orgena fakulo. Li mortis en la Julius-hospitalo en Würzburg.

Verkaro redakti

La sekvaj aferoj de Zang estas konserviĝintaj:

skribaĵoj
  • Calligraphia oder Selbstlehrende Schönschreibkunst, eble 1762 en memeldono.
  • Vollkommene Büttner- oder Küferlehre, Mainstockheim 1790, Selbstverlag, Schweinfurt 2/1794, J. S. Fr. Riedel, m. dem Titel Des Kunst- u. Handwerksbuchs erster Theil, dua eldono Nürnberg 1804, A. G. Schneider u. Weigel.
  • Des Kunst- u. Handwerks Buchs zweyter Theil … Der vollkommene Orgelmacher oder Lehre v. der Orgel u. Windprobe, Nürnberg 1804, Schneider u. Weigel, 2/1810, 3/1829.
komponaĵoj
  • Sieben Kirchenkantaten den Sonntagen 1. Advent, 1. Weihnachtstag, Osterfest, 3. Sonntag nach Ostern, 2. Pfingsttag, Trinitatisfest, 3. Sonntag nach Trinitatis gewidmet.
bildoj
  • 4 Musivgemälde el ciklo de monataj bildoj, ĉe:
Der Monat Oktober (1799) kaj Der Monat Dezember (1807); posedas "Mainfränkisches Museum", Würzburg.
Der Monat Maÿ (1807); posedas "Pelham Galleries", Paris kaj London.
Die Geschichte des Propheten Elia, / Von der Wittwe zu Zarpath, (1805); posedas privatulo
ne plu troveblas
  • Singende Muse am Mayn, Nürnberg kaj Würzburg 1776.
  • 2 Jahrgänge Kirchenkantaten.
  • 6 Klavier-Sonaten.
  • 12 Trios für Orgel mit 2 Klavieren und obligatem Pedal.

Referencoj redakti

  1. Meusel: Teutsches Künstlerlexikon. Bd. 3, Lemgo 1808–1814, p. 575-576

Literaturo redakti

  • Rezumo de informoj sur la paĝaro de Johann-Heinrich-Zang-Gesellschaft e.V. kiu ekzistis ĝis 2009.

Eksteraj ligiloj redakti