Johann Pachter

germana esperantisto

Johann PACHTER (naskiĝis la 3-an de decembro 1949 en Stolarzowice / germane Stillersfeld, Supra Silezio) estas germana esperantisto. Li aĉetis kune kun Peter Kühnel domon en Lichtenberg, kiu funkciu kiel Germana Esperanta Kultura Centro (sidejo kaj oficejo de GEA kaj GEJ, kunvenejo de la tradicia Ĵaŭda Rondo).

Johann Pachter

Kialo por aĉeti la domon estis interalie trovi decan ejon por la Germana Esperanto-Arkivo, kiu ekestis en Munkeno kaj kiun li kunportis de suda Germanio.[1]

Domo en Heimburg redakti

El la Berlina informilo (eldono de septembro 2001):[2]

Dimanĉe, la 19-an de aŭgusto 2001 Johano Pachter inaŭguris la por si novan domon en harc-montaro kiel Esperanto-domon per malkovro de ĉemura ŝildo. Temas pri granda iama forstista domo el la 18a jarcento en la vilaĝo Heimburg inter la urboj Blankenburg kaj Wernigerode. Ĝi havas kvar grandajn loĝejojn, el kiuj unu estas luita. Al la objekto apartenas du ĉirkaŭkortaj deponejoj, luita metiejo kaj ĝardeno kun ĉerizarboj, herbejo kaj legomplantoj. Dum la semajnfino ĝuis la domon ĉ. dudek homoj, invititaj de Werner Breitung.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. jubilea libro de pri la centjariĝo de Esperanto-Ligo Berlin en 2003
  2. reta versio de la Berlina Informilo (eldono de septembro 2001). Arkivita el la originalo je 2014-04-29. Alirita 2014-04-29.