Johannes Hornschuch

Johannes HORNSCHUCH (naskiĝinta la 12-an de decembro 1599 en Themar, mortinta la 4-an de septembro 1663 en Lepsiko) estis germana filologo kaj pedagogo.

Vivo redakti

Estante filo de vinfakulo deĵoranta por grafo Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen) li frekventis lernejojn en Themar kaj Schleusingen. De 1621 li studentis ĉe la universitato de Lepsiko ĝuonte la instruadon i.a. de Conrad Bavarus kaj Andreas Corvinus. En januaro 1625 li magistriĝis pri filozofio.

Poste li prelegis private antaŭ esti akceptita de la fakultato pri filozofio. En decembro 1628 fariĝis li profesoro de la hebrea lingvo transprenonte la katedron pri dialektiko. Post remalfermo post pestepidemio en februaro 1638 li ekrektoris ĉe Malnova Nikolaa Lernejo kaj iĝis en 1643/44 profesoro pri la greka lingvo ĉe la altlernejo; tiel li malantaŭsekvis sian eksan instruiston Conrad Bavarus. Universitate Hornschuch engaĝiĝis administrade. De 1638 ĝis 1663 li plurfoje dekanis ĉe la filozofoj kaj vicrektoris tri fojojn. Inter liaj disĉiploj (inter 1658 kaj 1661) estis i.a. Gottfried Wilhelm Leibniz, kies patro docentis altlerneje. Post la forpaso de Hornschuch posteulis lin lernejestrece la teologo Friedrich Rappolt.[1]

Familio redakti

Hornschuch estis edzo dufoje:[2] de 1639 kun Maria Helena Ludwiger, de 1660 kun Miriam Elisabeth Eichhorn. Ambaŭ geedzecoj estis seninfanaj. Lia entombigo estis en la 9.9.1663.[3]

Literaturo redakti

  • Johann Bauer: Rector Academiae Lipsiensis ad exequias viri … Johannis Hornschuchii … cives academicos invitat 8.9.1663 (latein, digital.slub-dresden.de).
  • Cupressus Emortualis, in funere viri excellentissimi clarissimiq[ue] dn. M. Johannis Hornschuchii ... tie ĉi interrete.
  • Johann Jacob Vogel: Leipzigisches Geschicht-Buch, oder, Annales … F. Lanckischens sel. Erben, Leipzig 1714, p. 714 (tie ĉi interrete)
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Selbstverlag, Boppard/Rhein, 1980, vol. 10, p. 71, R 9102.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Sabine Hocquél-Schneider, Eberhard Paul: Alte Nikolaischule Leipzig, Edition Leipzig, Lepsiko 1994, ISBN 3-361-00420-9, p. 19–20
  2. Johann Bauer: Rector Academiae Lipsiensis ad exequias viri … Johannis Hornschuchii … cives academicos invitat, fol. 7 digital.slub-dresden.de).
  3. Titolpagho de la funebra prediko (vd17.gbv.de).