John Lundgren

sveda esperantisto kaj fervojoficiisito

John Valentin LUNDGREN (naskita la 22-an de aŭgusto 1870 norde de Uppsala, mortis 31-an de decembro 1940 en Hedemora), pseŭdonimo Rigardanto, estis sveda esperantisto kaj fervoja supera oficisto.

John Lundgren
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1870 (1870-08-22)
en Ärentuna parish
Morto 31-an de decembro 1940 (1940-12-31) (70-jaraĝa)
en Hedemora församling
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto • railway official
vdr

Lundgren estis kunfondinto de la Sveda Esperanto-Federacio kaj prezidento de tio 1913–1918, kaj honora membro de la organizo.[1][2] Laŭ EdE, li kunreorganizis la Esperanto-movadon en Svedio en 1908. Ankaŭ de 1913 ĝis 1918, li eldonis kaj, kune kun Honoratus Bonnevie kaj Johan Helsing, redaktis la gazeton La Espero.[2] Tiam li vivis en Hedemora (proksime al la naskiĝloko de Helsing).[3]

De 1913[2] li estis membro de la Lingva Komitato. Liaj tradukaĵoj kaj artikoloj aperis en La Revuo, Tra la Mondo kaj aliaj gazetoj.

Lundgren naskiĝis en la paroĥo Ärentuna en Uppsala län, kaj mortis en la paroĥo Hedemora en Dalarnas län.

Referencoj redakti

  1. La Espero, majo 1956
  2. 2,0 2,1 2,2 Niaj mortintoj 1939–1945, en Esperanto, septembro-oktobro 1946, p. 5.
  3. Pri La Espero en retejo de SEF, arkivigita en januaro 2014

Vidu ankaŭ redakti