John Stanislaus Joyce

John Stanislaus Joyce (4a de julio 184929a de decembro 1931) estis la patro de la verkisto James Joyce, kaj bone konata homo en Dublino. Li kreskiĝis en Cork, kie la patrina familio, supozate descenda el la heroa "Liberator" Daniel O'Connell, elstaris.

John Stanislaus Joyce
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1849 (1849-07-04)
en Cork
Morto 29-an de decembro 1931 (1931-12-29) (82-jaraĝa)
en Dublino
Tombo Glasnevin Cemetery
Ŝtataneco Irlando
Familio
Infanoj James JoyceStanislaus Joyce
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Post la patra morto en 1866, John Joyce heredis gravan propraĵon ĉe Cork, sed tuj poste li moviĝis al Dublino, kie li laboris kelkajn jarojn kiel sekretario de distilejo. La 5an de majo 1879, Joyce edziĝis al Mary "May" Murray. Kiel subtenanto de liberalaj kandidatoj en la ĝenerala balotado de 1880, Joyce ricevis postenon ĉe la Dublina Custom House.[1]

En 1882, naskiĝis lia filo James, la unua el dek survivantaj gefiloj.[2] Ties gefiloj laŭ la censo de 1901 estis (ligilo sube): James Augustine (aĝa 19 en 1901), Margaret Alice (17), John Stanislaus (16), Chales [sic] Patrick (14), George Alfred (13), Eileen (12), May Kathleen (11), Eva May (10), Florence (9) kaj Mabel (8). Dum la venontaj dek jaroj, Joyce grade perids sian propraĵon. Li devis elteni danke al helpo de la samsubtenantoj de politikisto Parnell.[3] Je la poko de la morto de Parnell en 1891, Joyce estis elĉerpinta sian heredon kaj estis maldungita el la posteno ĉe custom house. Drinkado estis parto de la malfacilaj vivkondiĉoj. Lia edzino mortiĝis en 1903, sed spite sia mallerta hejmadministrado, li sukcesis supervivi ŝin 28 jarojn. Li mortiĝis 82jaraĝa, kio estis ege multe konsiderinte liajn cirkonstancojn.

El ĉiuj siaj gefiloj, Joyce bone rilatis nur al pli aĝa, James, kiu ĝuis la patran akompanon kaj kunhavis kelkajn el liaj trajtoj, kiaj la muzikista talento kaj malkapablo ĉe mono. John Joyce inspiris kelkajn rolulojn en la verkaro de lia filo, kiaj Simon Dedalus en A Portrait of the Artist as a Young Man kaj Uliso, Humphrey Chimpden Earwicker en Finnegans Wake, kaj la rakontista onklo en la rakontoj "The Sisters" kaj "Araby" en Dubliners.

Referencoj redakti

  1. Jackson, J.W. kaj P. Costello (1998) John Stanislaus Joyce: The Voluminous Life and Genius of James Joyce's Father, Fourth Estate Ltd, U.K.
  2. Ellmann, Richard, (1959) James Joyce. Oxford University Press, reviziita eldono 1982
  3. Fintan Lane, ‘The Parnellite connection: Daniel John Hishon and the Joyces’, James Joyce Quarterly, vol. 37, no. 1 (1999), pp 225–8.

Eksteraj ligiloj redakti