John Virapen naskiĝis en 1943 (kiel filo de barataj enmigrintoj en Brita Gujano) kaj mortis 2015-Apr-26 [1] estis manaĝero de la farmaciaj konzernoj Eli Lilly (de 1980 ĝis 1988 ties centra ekzekuta oficisto) kaj Novo Nordisk, kiu en 2006 sub la plumnomo John Rengen germanlingve publikigis sensacian romanon pri manipuloj en la proceso de laŭleĝigo de novaj medikamentoj. La ĉefa personaĵo de la romano en pluraj aspektoj similas al la verkisto. Priskribiĝas manipuloj kadre de la laŭleĝigo de la kontraŭdepesia medikamento Prozac (substanco Fluoksetino) en Svedio, en kiu laŭ la romano subaĉetiĝas profesoroj, aliaj fakuloj kaj ŝtataj oficistoj.

John Virapen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1943 (1943-01-01)
en Brita Gujano
Morto 30-an de novembro 2014 (2014-11-30) (71-jaraĝa)
Lingvoj svedaangla vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de nefikcio • muzikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 2008 sekvis dokumenta libro Nebenwirkung Tod. Korruption in der Pharma-Industrie ("flanka efiko morto - korupteco en la farmacia industrio"), sub lia vera nomo, kiu el la germana originalo tradukiĝis al 18 pliaj lingvoj kaj diskutiĝis malsamopinie, kun multaj entuziasmaj komentoj de pacientoj tre kritikaj pri la farmacia industrio en retaj forumoj.

Publikaĵoj redakti

  • John Rengen, Olaf Nollmeyer: Rubio spuckt’s aus. A Story from a Pharma-Insider. Trafo, Berlin 2006, ISBN 978-3-89626-605-7. (germane)
  • John Virapen: Nebenwirkung Tod. Korruption in der Pharma-Industrie. Eldonejo Neuer Europa-Verlag, 1-a eldono Leipzig 2008, ISBN 978-3-86695-920-0; 5-a, aktualigita eldono Nebenwirkung Tod. Ein Ex-Manager der Pharmaindustrie packt aus. Eldonejo Bucher, Kleinsendelbach 2009, ISBN 978-3-934246-04-1.
  • John Virapen: Side Effects Death – Confessions of a Pharma-Insider. Mazaruni Publishing, marto 2009 (reta libro, angle)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti