Johnny De Droit

usona muzikisto

Johnny De Droit (naskiĝis en 1892 en Nov-Orleano; mortis en 1986) estis usona kornetisto kaj bandestro de novorleana ĵazo.

Johnny De Droit
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1892 (1892-12-04)
en Nov-Orleano
Morto 1-an de februaro 1986 (1986-02-01) (93-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Kariero redakti

Johnny De Droit estis populara kornetisto, muzikanta en Nov-Orleano dum la 1920-aj jaroj en hoteloj, restoracioj kaj je festoj. La bando Johnny Du Droit & his New Orleans Orchestra, en kiu pretertempe ankaŭ muzikis klarnetisto Tony Parenti, estis la unua ĵazbando, kiu muzikis por la supra klaso en Nov-Orleano. Li verkis kun sia orkestro ekde marto de 1924 (Brown Eyes) aron da sondiskoj por diskeldonejo Okeh. Konstantaj membroj de sia bando estis lia frato, frapinstrumentisto Paul De Droit, pianisto Frank Froeba resp. Frank Cuny, aldosaksofonisto Rudy Levy, banĝisto George Potter, klarnetisto Henry Raymond kaj trombonisto Ellis Stratakos. De Droit estis kune kun kornetistoj kiel Johnny Dunn, Johnny Bayersdorffer kaj Sugar Johnny Smith kornetisto de la pli antikva skolo de Nov-Orleano antaŭ Louis Armstrong, kiu je sia ludo per dampilo precipe estis influita de Joe Oliver. Liaj konserviĝintaj sonregistraĵoj estas – same kiel tiuj de la aliaj nomitaj muzikistoj – bonaj ekzemploj por la transiro de ragtimo kaj populara dancmuziko al ĵazo: Kelkaj sonregistraĵoj komenciĝas kiel kutimaj popolkantoj kaj transiras poste en solaĵo de instrumentisto aŭ en la lasta strofo de la bando al la ĵazlingvajo.

Ekde 1925 De Droit laboris ekster la muzikmedio.

Disko redakti

  • Johnny De Droit and the New Orleans Jazz Orchestra/The Arcadian Serenaders (Retrieval, 1924/25)

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti