Piŝtokorneto

muzikilo
(Alidirektita el Kornetisto)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri korneto kiel latuna blovinstrumento. Por aliaj signifoj vidu la artikolon korneto (apartigilo).

Piŝtokorneto (france Cornet à pistons) aŭ mallongige Korneto (angle Cornet) estas latuna blovmuzikilo, kiu similas la trumpeton. Sed malsamas de la trumpeton tiele: ĝi havas boraĵon konusan, pli kompaktan formon kaj pli malakran sonon ol la trumpeto. Ĝia buŝaĵo havas pli mallongan fuston, pli malgrandan gorĝon kaj pli profundan tason ol tio, kiun la trumpeto havas. La korneto disvolviĝis el la poŝtkorno en 1814 per la aldono de tri valvoj (piŝtoj).

Korneto kun siaj tri piŝtoj

Oni ludas la korneton per vibrado de la lipoj, kiu oscilas la aerkolon en la muzikilo kaj produktas la sonon. Uzante harmonojn de la baza tubolongo, la ludisto povas produkti serion da notoj, simile al klarionisto. Krome, la tri valvoj permesas la ludiston ŝanĝi la tubolongon per aldono de mallonga tubopeco. Ĉi tio iomete mallevas la tonalton kaj ebligas ludado de gamon kromatan.

Puŝante la piŝton, oni longigas la aervojon en la tubo.

La korneto estas la ĉefa muzikilo melodia en ensembloj de latunaj bandoj, kiuj troviĝas en Britio, Skandinavio kaj Nord-Eŭropo. Oni ankaŭ ludas ĝin en Brita simfoniaj orkestroj kaj Fanfare Orkest (fanfara orkestro), kiuj troviĝas en Nederlando, Belgio kaj Nord-Francio. Pasinte ĵazbandoj uzis la korneton, sed post la erao de svingmuziko la trumpeto plejparte anstataŭis ĝin.