Jolán Bonyháti
BONYHÁTI Jolán [pr. bonjha:ti] estis rumanuja hungara redaktorino, bibliografino naskiĝinta en Olthévíz la 14-an de aŭgusto 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de januaro 1984.
Kariero
redaktiBonyháti ekde 1944 redaktis la gazeton Szabadság en Odorheiu Secuiesc, poste ŝi estis kunlaborantino de la hungaraj elsendoj de radioj de Bukareŝto kaj Kluĵo. Inter 1948-68 ŝi gvidis la sekcion por nacimalplimultoj de Literatura kaj Ŝtata Eldonejo (pli poste Literatura Eldonejo). Ŝi kunmetis bibliografiojn pri verkoj de poeto Ernő Salamon (1966), de verkisto István Asztalos (kune kun Gusztáv Abafáy, 1967) kaj de revuo Korunk (poemaro, 1932-40) (1967).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon