Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta

internacia flughaveno ĉe Najrobio, Kenjo

La Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta, angle Jomo Kenyatta International Airport, (IATA: NBO, ICAO: HKJK), estas internacia flughaveno en Najrobio, la ĉefurbo kaj pli granda urbo en Kenjo. La aliaj tri gravaj internaciaj flughavenoj en Kenjo estas la Internacia Flughaveno Kisumu, la Internacia Flughaveno Moi kaj la Internacia Flughaveno Eldoret. JKIA estas en la ĉeurbo Embakasi 18 kilometrojn sudoriente de la centra negocdistrikto de Najrobio, kaj la flughaveno havigas flugojn al ĉirkaŭ 50 landoj.[1] Origine nomita Flughaveno Embakasi, la nomo de la flughaveno estis ŝanĝita en 1978 honore al Jomo Kenyatta, unua prezidento kaj ĉefministro de Kenjo. La flughaveno servis al ĉirkaŭ 7 milionoj da pasaĝeroj en 2016,[2] kio faras ĝin la sepa plej aktiva flughaveno de pasaĝera trafiko en Afriko.[3]

Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta
Uwanja wa ndege wa kimataifa wa Jomo Kenyatta
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: NBO ICAO: HKJK
Resuma informo
Lando Kenjo
Tipo Civila/milita
Mastrumanto Kenya Airports Authority
Apuda urbo Najrobio
Alteco 1624 m
Geografia situo 1° 19′ 7″ S, 36° 55′ 33″ O (mapo)-1.31861136.925833Koordinatoj: 1° 19′ 7″ S, 36° 55′ 33″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta (Najrobio)
Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta (Najrobio)
DEC
Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta
Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta
Situo de Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta
Map
Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta
Kurej-angulo 06/24
Kurej-longo 4 200 m
Retejo https://www.kaa.go.ke/
vdr

La nacia flugentrepreno Kenya Airways funkcias ĉefe el la Internacia Flughaveno Jomo Kenyatta.

Statistikoj redakti

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.


Notoj redakti

  1. "Jomo Kenyatta, Nairobi (NBO) flight index". Arkivita el la originalo la 14an de Aŭgusto 2011. Alirita la 7an de Aŭgusto 2013.
  2. "JKIA passenger numbers hit record high". Arkivita el la originalo la 14an de Marto 2017. Alirita la 5an de Majo 2017.
  3. "AfroVisual Data "Africa's Top 10 Busiest Airports in 2016"". Alirita la 5an de Majo 2017.