Jonathan de Guzmán

Jonathan Alexander de Guzmán, naskiĝis la  13-an de septembro 1987(nun 1987-09-13) en Scarborough (Ontario), Kanado, do nun 36-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Ekde la jaro 2014 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo S.S.C. Napoli.

Jonathan de Guzmán
Persona informo
Naskonomo Jonathan Alexander de Guzmán
Naskiĝo 13-an de septembro 1987 (1987-09-13) (36-jaraĝa)
en Scarborough
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Julian de Guzman
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.jonathandeguzman.com
vdr
la futbalisto en 2007

Li naskiĝis en Kanado kiel filo de filipina patro kaj jamajka patrino. Ekde la unuaj lernejaj jaroj lia privata vivo, simile al tiu de la ses jarojn pli aĝa frato Julien, komplete fokusiĝis je futbalo: sesfoje po semajne li trejniĝis, kaj li konkuris en teamoj de tri diversaj futbalkluboj.

En aĝo de 12 jaroj lia familio decidis sendi lin al la junula futbala akademio de la nederlanda klubo Feyenoord en Roterdamo. Tamen pro la manko de nederlanda ŝtataneco li nur post la 18-a vivjaro rajtis konkuri en ties teamoj. Du jarojn pli poste, en 2008, li akiris la nederlandan ŝtatanecon kaj tiujare rajtis esti membro de la nacia teamo de junuloj sub 21 jaroj. Ekde la jaro 2013 li membras en la vira nederlanda nacia teamo de futbalo, kaj en tiu teamo ankaŭ partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "8".