Jorge Debravo

kostarika verkisto

Jorge Delio Bravo Brenes, konata kiel Jorge DEBRAVO (Santa Cruz, Turrialba, 31a de januaro 1938 - San-Joseo (Kostariko), 4a de aŭgusto 1967) estis un kostarika poeto.

Jorge Debravo
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1938 (1938-01-31)
en Turrialba
Morto 4-an de aŭgusto 1967 (1967-08-04) (29-jaraĝa)
en San-Joseo
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kostariko vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li devenis de malriĉa familio de kamparanoj. Ankoraŭ infano li devis labori kaj montris intereson por studoj. Ankoraŭ junulo, li eklaboris en la sociala servo estante nur 17-jaraĝa. Tiam li ekpublikigis en la gazeto El Turrialbeño kun aliaj lokaj junuloj (inter kiuj Laureano Albán kaj Marco Aguilar), kiuj formis Círculo de Poetas Turrialbeños.

En 961 li promociis al posteno de inspektisto de la Sociala Servo, kio rezultis en translokigo kun sia familio al San Isidro de El General kaj poste al Valle Central (Heredia kaj San José), kie li fondis Círculo de Poetas Costarricenses. Tio estis grava levilo de la enlanda literaturo, pro kio oni parolas pri la Periodo de Literatura Avangardo.

Li studis ĵurnalismon perkoresponde kaj aliajn studojn memlerne. Li legegis konstante siajn preferatajn librojn de verkistoj kiel Pablo Neruda, Vallejo, Amado Nervo, Miguel Hernández, Bécquer kaj Whitman. Jorge Debravo mortis en San José, la 4an de aŭgusto 1967 estante nur 29-jaraĝa, kiam li veturis per motociklo por laboraferoj; ŝajne temis pri surveturo fare de ebria ŝoforo.

Verkoj redakti

Lia malriĉa deveno kaj laboroj kiel inspektisto, li montris grandan socialan priokupon, kun temoj kiel la malriĉo, marĝenigo kaj armemo en la mondo.

  • Milagro abierto, 1959
  • Vórtices (póstumo), 1959
  • Bestiecillas plásticas, 1960
  • Consejos para Cristo al comenzar el año, 1960
  • Madrigalejos y madrigaloides (nepublikigita), 1960
  • Romancero Amargo (nepublikigita), 1960
  • Nueve poemas a un pobre Amor muy humano (nepublikigita), 1960
  • Algunas Muertes y otras cosas recogidas en la tierra (nepublikigita), 1961
  • El grito más humano (nepublikigita), 1961
  • Devocionario del amor sexual, 1963
  • Letras en tinta negra (nepublikigita), 1963
  • Poemas de Amor para leerlos en la noche (nepublikigita), 1963
  • Aquí también se sufre (nepublikigita), 1964
  • Poemas terrenales, 1964
  • Digo, 1965
  • Nosotros los hombres, 1966
  • Canciones cotidianas (postmorte), 1967
  • El canto absurdo (nepublikigita), 1965
  • Tierra Nuestra (nepublikigita), 1965
  • Canciones de Amor y Pan, (nepublikigita), 1965
  • Los nuevos ojos (nepublikigita) 1966-1967
  • Los Despiertos (postmorte), 1972
  • Guerrilleros (postmorte), 1987
  • Hombre (1966)

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jorge Debravo en la hispana Vikipedio.