Joroinen
komunumo en Finnlando
Joroinen (jen finne, svede Jorois) estas komunumo de Finnlando en suda parto de provinco Norda Savonio. Ĝis fino de la jaro 2020 la komunumo apartenis al provinco Suda Savonio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 590 loĝantoj sur areo de 574,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km², el kio 138.46 km² estas akvo. La teritorio havas komunan limon kun Juva, Leppävirta, Pieksämäki, Rantasalmi kaj Varkaus. Joroinen situas apud la akvaĵo Haukivesi, kiu estas parto de Saimaa, la plej granda lago en Finnlando. En 30-a de junio 2020 Joroinen havis 4729 loĝantojn. La komunumestro estas Jani Kautto.
Joroinen · Jorois | |||
---|---|---|---|
komunumo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Finnlando | ||
Provinco | Norda Savonio | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 590 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 62° 11′ N, 27° 50′ O (mapo)62.1791666727.82777778Koordinatoj: 62° 11′ N, 27° 50′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 574,89 km² (57 489 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Joroinen [+] | |||