José Espiau y Muñoz

José ESPIAU y Muñoz (Sevilo, 14a de novembro 1879 - Samloke, 7a de majo 1938) estis hispana arkitekto.[1]​ Ĝi estis unu de la ĉefaj reprezentantoj de la regionisma arkitekturo en la unua duono de la 20-a jarcento.

José Espiau y Muñoz
Persona informo
Naskonomo José Espiau y Muñoz
Naskiĝo 14-an de novembro 1878 (1878-11-14)
en Sevilo
Morto 7-an de majo 1938 (1938-05-07) (59-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato Centra de Madrido • Universitato de Sevilo
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Edificio La Adriática
Hotelo Alfonso XIII
vdr
Edifico La Adriática, finigita en 1922.
Turo de la Hotelo Alfonso XIII, finigita en 1928.

En 1898 li eniris en la Supera Teknika Lernejo de Arkitekturo de Madrido, kie li amikiĝis kun diversaj arkitektoj.[2] En 1907 li revenis al Sevilo, kie li plenumos preskaŭ sian tutan karieron. Li estis dungita kiel arkitekto de la Lernejo de Belaj Artoj de Sankta Fernando kaj ankaŭ kreis sian propran studion de arkitekturo.[2]​ Ekkariere li interesiĝis por modernismo kaj faris kelkajn verkojn inspiritajn en tiu stilo,[3] sed ekde 1909 li kliniĝis al regionismo.​[4] Inter 1914 kaj 1922 Espiau konstruis, ĉe la tiam ĵus kreita strato Cánovas del Castillo (aktuale avenida de la Constitución), la edificon de la asekurkompanio La Adriática, nome regionisma konstruaĵo kun elstara cirkloplana rigardejo.[5]

Komence de la 20-a jarcento okazis konkurso por hotelo por la Iberamerika Ekspozicio de 1929. La bazoj de tiu konkurso estis redaktitaj de la regionista arkitekto Aníbal González.[6] La konkurson venkis la arkitekto José Espiau y Muñoz kaj la Hotelo Alfonso XIII estis konstruita inter 1916 kaj 1928. La reĝo Alfonso la 13-a montris grandan intereson en la sekvo de la laboroj kaj eĉ indikis kiel oni kompletigu kelkajn zonojn.[7] Krome li konstruis plurajn elstarajn konstruaĵojn ĉefe en Sevilo, multaj el kiuj restas havigante la tipan aspekton de la urbo.

Verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. Alberto Villar Movellán (1985). Arquitecto Espiau. Diputación de Sevilla. p. 14. ISBN 84-505-2278-1.
  2. 2,0 2,1 ​ Alberto Villar Movellán (1985). Arquitecto Espiau. Diputación de Sevilla. ISBN 84-505-2278-1. , p. 28.
  3. Villar Movellán, 1985, p. 60-63.
  4. Villar Movellán, 1985, p. 66.
  5. Villar Movellán, 1985, p. 69.
  6. «Hotel Alfonso XIII y jardines». Base de datos de Patrimonio Inmueble. Junta de Andalucía. Konsultita la 3an de aŭgusto 2015.
  7. «Hotel Alfonso XIII». Sevilla Información. Arkivita el originalo la 27an de junio 2012. Konsultita la 3an de aŭgusto 2015.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Espiau y Muñoz en la hispana Vikipedio.

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo José Espiau y Muñoz en Vikimedia Komunejo