José Salomé Pina
José Salomé Pina (Meksikurbo, 1830 - 1909) estis meksika pentristo. Pina, kun Santiago Rebull, Eugenio Landesio kaj José Maria Velasco Gómez, estis unu de la ĉefaj figuroj de la meksika arto de la 19-a jarcento. Pelegrín Clavé estis lia instruisto, kaj Pina sukcedis lin en la Akademio de San Carlos.
José Salomé Pina | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
José Salomé Pina | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1830 en Meksikurbo | |
Morto | 7-an de junio 1909 (79-jaraĝa) en Tacubaya | |
Ŝtataneco | Meksiko vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Meksiko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1859 li ekspoziciis en Parizo La Piedad, pro kio li ricevis honoran mencion. Sansón y Dalila kaj San Carlos Borromeo en la peste de Roma estas liaj ĉefaj verkoj. Ambaŭ estas ekspoziciataj en la Nacia Muzeo de Arto de Meksikurbo. Germán Gedovius kaj, poste, Diego Rivera estis lernantoj de Salomé Pina.