Josef KOŽÍŠEK (naskiĝis la 6-an de julio 1861 en Lužany; mortis la 6-an de julio 1933 en Úvaly) estis ĉeĥa porinfana verkisto kaj poeto kaj esperantisto, Li esperantiĝis antaŭ la unua mondmilito.

Josef Kožíšek
Persona informo
Aliaj nomoj Josef Pekařík
Naskiĝo 6-an de julio 1861 (1861-07-06)
en Lužany
Morto 6-an de julio 1933 (1933-07-06) (72-jaraĝa)
en Úvaly
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistopedagogoverkisto • poeto • instruisto
vdr

Li laboris kiel direktoro de pluraj lernejoj, post la unua mondmilito li fariĝis direktoro de la literatura fako de Státní nakladatelství (Ŝtata eldonejo) en Prago.

En sia poezia verkaro li estas konsiderata kiel posteulo de Josef Václav Sládek kaj antaŭulo de František Hrubín. Lia unua poemkolekto aperis en 1890. Li eldonis entute 12 librojn, interalie porinfanajn poemarojn Doma (Hejme), Na sluníčku (Sursunete), Oku i srdéčku (Por okulo kaj koreto) kaj legolibrojn Ráno (Mateno) kaj Studánka (Akvoputeto). Lia plej fama poemo estas Polámal se mraveneček (Malsaniĝis formiketo), kiu estis ankaŭ esperantigita de Miroslav Malovec. Li verkis ankaŭ pedagogiajn artikolojn precipe pri komenca periodo de legado.