Josefine FINHOLT (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1857, mortis la 3-an de marto 1921) estis norvega esperantistino. Guvernistina kaj instruistina ekzamenoj. Esperantiĝis en 1908 kaj de tiam ŝi per tuta vivo kaj animo apartenis al E. Membro de gazeta komitato 1908, del. de UEA 1911, kunfondinto de NEL 1911, restarigis la EK en Oslo 1912, fondinto kaj sekretariino de Esperanto-Unuiĝo de Norvegaj Instruistoj (1915). Gvidis multajn kursojn 1912-18, i.a. la unuan por-infanan kurson en N. Ŝi entute gvidis kaj subtenis la movadon dum malfacilaj periodoj kaj antaŭ ŝia morto ŝi destinis sufiĉan kapitalon por pagi la eldonon de lernolibro de Rifling (5 000 ekz.). Ŝia morto estis grava bato por la Norvega Esperantomovado, kiu dum postaj 5 jaroj preskaŭ nur vegetis.

Josefine Finholt
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1857 (1857-08-07)
Morto 3-an de marto 1921 (1921-03-03) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr