Joseph JOUBERT (n. en 1754 - m. en 1824) estis franca verkisto kaj "moralisto" t.e. aŭtoro de densformaj pripensoj pro homaj temoj. Li nenion publikis dumvive.

Joseph Joubert
Persona informo
Joseph Joubert
Naskiĝo 7-an de majo 1754 (1754-05-07)
en Montignac-Lascaux
Morto 4-an de majo 1824 (1824-05-04) (69-jaraĝa)
en Villeneuve-sur-Yonne
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo filozofo • eseisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia historia "loko", inter la 18-a jarcento de salonoj kaj klerismo, kaj la epoko de romantismo, ankaŭ lia maltrankvila, analizema, fajna, menso, kiu en maljuneco iĝis pli religiema, donas al li interesan kaj iom apartan lokon en literaturo. Sed post lia morto, lia dumviva amiko François-René de Chateaubriand kolektis liajn pensojn, maksimojn, kaj eseojn kaj eldonigis ilin. Poste aliaj tekstoj liaj estis plie eldonitaj.

Li havis domon en Villeneuve-sur-Yonne, kiu plu ekzistas kaj videblas.