Joseph MEISTER (Parizo, Francio, 21a de Februaro 1876 - Samloke, 16a de Junio 1940) estis la unua persono kiu estis vakcinita kontraŭ la rabio, fare de Louis Pasteur, kaj la unua persono kiu rezistis sukcese la infekton.

Joseph Meister
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1876 (1876-02-21)
en 18-a arondismento de Parizo
Morto 24-an de junio 1940 (1940-06-24) (64-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo concierge
vdr

En 1885, estante naŭ-jaraĝa, Meister estis mordita de hundo kiu estis suferanta rabion ĉe Meissengott (aktuale Maisonsgoutte). Pasteur decidis trakti la knabon per rabiviruso studita ĉe kunikloj kaj poste malfortigita. Tiu metodo estis jam traktita ĉe hundoj. La traktado estis sukcesa, daŭris 10 tagojn per ĉiutagaj injektoj, pere de kiuj la knabo ne disvolvigis la malsanon. La famo de tiu unua vakcinado ebligis startigi la kreadon de la Instituto Pasteur.

Tion oni faris je persona risko por Pasteur, ĉar li ne estis rajtigita kuracisto kaj povis suferi juĝan persekutadon pro la traktado al la knabo. Post konsulti kun kuracistoj, li decidis antaŭeniri kun la traktado. Tri monatojn poste li ekzamenis Meister kaj trovis, ke li bonfartas. Pasteur estis nomita heroo kaj la juĝa afero ne estis konsiderita.

Plenkreskulo, Meister servis kiel gardisto en la Instituto Pasteur ĝis sia morto en 1940, estante 64-jaraĝa. Laŭ iu versio, en 1940, dum la germana okupacio de Francio, frontis la eniron de homoj de la Wehrmacht en la kripto de la familio Pasteur. Li ne povis malhelpi tiun eniron, pro kio li iris hejmen kaj memmortigis. Tamen, alia versio asertas, ke li memmortigis sin pro la seniluziiĝo pro la invado fare de la germanoj; tiel la memmortigo ne rilatis al la funebra kripto de Pasteur. Alia versio estas atesto de nepino de Meister, kiu indikas, ke li kulpigis sin pro forsendo de sia familio kiu estus rezultinta en ilia morto. Tragedi-ironie, la familianoj reale povis reveni la saman tagon en kiu li memmortigis.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti